La Vespero de Lanterna Festo 2024 de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) sin prezentis al publiko en la 24a de februaro. Per gaja kaj feliĉa baza tono, la “kultura bankedo” vigla, orginala kaj dolĉa vekis varman reagon en- kaj eksterlande.
Laŭ statistiko ĝis la 8-a horo de la 25a de februaro, la rekta elsendo de la vespero tuŝis 353 milionojn da homoj kaj la elsenda kvanto sur novmediaj platformoj estis 187 milionoj da fojoj, 169 milionoj da homoj spektis la vesperon per televido, kaj ĉio superas la antaŭan jaron.