La sekva "Ĉinio" ankoraŭ estas Ĉinio!
Mirinda Publikigita: 2024-02-26 17:44:58

Laŭ opinisondo farita de CGTN kaj Universitato Renmin en Ĉinio per la Instituto Nova Erao de Internacia Komunikado por tutmondaj respondantoj, pli ol 90% de enketitoj laŭdas, ke Ĉinio estas grava lando, kaj profundigo de reciprokutila kunlaboro kun Ĉinio konforms al iliaj propraj interesoj. Tio fariĝis komuna konsento en la internacia komunumo.

Ĉinio ne povas disvolvi izolite el la mondo, kaj la mondo bezonas Ĉinion por prospero. En la okuloj de mondaj respondantoj, Ĉinio ne nur estas la plej granda motoro de monda ekonomia kresko kaj oportuno por monda disvolvo, sed ankaŭ stabiliga forto kaj fidinda partnero de la internacia komunumo. En la enketo, 84,5% de enketitoj rigardas Ĉinion kiel la plej influpova ekonomio en la mondo. 81,9% de ili konsideras, ke Ĉinio estas lando plena de oportunoj kaj la disvolvo de Ĉinio liveros oportunojn por la mondo. 75,6% esperas, ke iliaj landoj povas konservi bonajn rilatojn kun Ĉinio, kredante, ke la aktiva partopreno de Ĉinio en internaciaj aferoj povas helpi konservi justan kaj racian internacian ordon. La respondantoj diras, ke inter ok plej grandaj landoj en la mondo inkluzive de Ĉinio kaj Usono, ekonomiaj kaj komercaj kontaktoj kun Ĉinio donos la plej bonajn profitojn al siaj landoj. En iliaj okuloj, Ĉinio ankaŭ estas la plej fidinda partnero.


La konfido de la mondo kaj esperoj por la ĉina ekonomio venas ne nur de la granda kaj stabila merkato de Ĉinio, sed ankaŭ de la koncepto de ekvilibra, kunordigata kaj inkluziva disvolvo, kiun Ĉinio konservis en siaj eksteraj interŝanĝoj. En tiu aspekto, 63,2% de enketitoj aprezas la konsekvenecon kaj stabiliecon de la diplomatia politiko de Ĉinio, kredante, ke Ĉinio injektis "stabilizon" en la turbulantan mondon. 64,6% de ili laŭdas, ke Ĉinio estas respondeca lando kaj ludas pli gravan kaj konstruktivan rolon en la monda administrado.

De la koncepto de komunumo de komuna estonteco por la homaro, la iniciato de Zono kaj Vojo, al la Monda Disvolva Iniciato, la Monda Sekureca Iniciato, la Monda Civilizacia Iniciato, kaj interpacigo por historia paciĝo de Saudarabio kaj Irano, akcelo de la Klimata Konferenco de la UN, porpledoj, projektoj kaj saĝo de Ĉinio gajnas pli kaj pli da fido kaj esperoj de la internacia komunumo. En la enketo 76,5% de respondantoj konsentas, ke Ĉinio estas lando respektinda. 84,2% de ili laŭdas Ĉinion kiel sukcesan landon kaj 80,1% kredas, ke la internacia influpovo de Ĉinio altiĝas, kaj ili atendas, ke Ĉinio provizos pli valorajn spertojn por monda regado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree