Ĉinio plibonigas sian ekonomian kvaliton per novigo, akcelante ĉinan modernigon
Mirinda Publikigita: 2024-02-26 16:50:47

La mirinda prezento de la granda aviadilo C919 de Ĉinio, en la Singapura Aera Ekspozicio 2024, estis taksita kiel sukceso de "fabrikado de Ĉinio". Tio estas movita per la plibonigo de la ekonomia kresko de Ĉinio. Laŭ opinisondo farita de CGTN kaj Universitato Renmin en Ĉinio per la Instituto Nova Erao de Internacia Komunikado por terglobaj respondantoj, 87,1% de la respondantoj aprezas la rimedojn de Ĉinio por plibonigi sian ekonomian kvaliton kun scienca kaj teknologia novigo, opiniante, ke nova kvalita produktforto helpos la procedon de ĉina modernigo pli rapide kaj pli bone.

La rapida evoluado de la ekonomio de Ĉinio dum pli ol 40 jaroj profitis de la kontinua moderado de produktivaj fortoj, en kiu scienca kaj teknologia novigo ĉiam estis la plej granda priorito. Aparte de la aviadilo C919, la ĉina konstruita granda kruserŝipo plenumis sian proksiman vojaĝon, la kosmostacio daŭrigas siajn misiojn en la spaco, kaj la profunda submarŝipo Fendouzhe atingis la plej profundan oceanan profundegaĵon en 2023. En la enketo, 93,2% de enketitoj laŭdas la sciencan kaj teknologian forton de Ĉinio, kaj 84,9% el ili kredas, ke la sciencteknologiaj atingoj de Ĉinio signife utilas al la internacia komunumo. Laŭ la datoj, la financo de Ĉinio por baza esplorado kreskis de 49,9 miliardoj juanoj en 2012 ĝis 202,35 miliardoj juanoj en 2022, forte subtenante gravajn progresojn de esplorprojektoj en kvantuma informo, trunka ĉelo kaj sinteza biologio, ktp. Pri tio 85,4% de enketitoj alte taksis Ĉinion pro granda investo kaj decidemo en sendependaj novigoj.

Ĉina modernigo estas la modernigo de verda disvolvo, kiu estas bazo de la ekonomio  kaj altkvalita disvolvo. 91,9% de enketitoj aprobis la rimedojn de Ĉinio pri respekto, adapto kaj protekto de la naturo en la proezo de modernigo kaj laŭdis la klopodojn de Ĉinio por harmonia kunekzisto inter homoj kaj naturo. Preskaŭ 60% el ili estas optimistaj pri la perspektivo de la altkvalita disvolvo de Ĉinio, kredante, ke la natura medio de Ĉinio pliboniĝos kaj ke ĝi estos pli kaj pli en harmonio kun sia ekonomia kaj socia disvolvo. La promocio kaj aplikado de verda energio kaj teknologio formas novan modelon por la altkvalita ekonomia disvolvo de Ĉinio. Datoj de la Ĝenerala Administracio de Doganoj de Ĉinio montras, ke la totala eksporta valoro de nova teknologia-intensa verda trio de Ĉinio, tio estas sola baterio, litio-ion-baterioj kaj elektraj veturiloj, altiĝanta ĝis 1,06 milionoj juanoj en 2023. En la enketo 78,5% de la respondantoj konsideras, ke la kredo ke la ekologiaj kaj verdaj industrioj de Ĉinio donas solidan subtenon por daŭripova ekonomia disvolvo kaj estas grave por la stabileco de tergloba industria ĉeno kaj provizaĵo-ĉeno.

La esploroj estis kondukitaj inter 11,180 respondantoj en la mondo, inkluzive de homoj el evoluintaj landoj kiel Usono, Francio, Espanio kaj Aŭstralio, kaj el evoluantaj landoj kiel Brazilo, Tajlando, Egiptio kaj Sudafriko.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree