Xi Jinping subskribis prezidantan ordonon pri nove reviziita Leĝo pri Gardo de Ŝtataj Sekretoj
Mirinda Publikigita: 2024-02-27 15:37:51

Antaŭtagmeze marde en Popola Granda Halo en Pekino fermiĝis la 8a kunveno de la Konstanta Komitato de la 14a Nacia Popola Kongreso. La kunveno voĉdone aprobis la nove reviziitan Leĝo pri Gardo de Ŝtataj Sekretoj. Ĉina prezidanto Xi Jinping subskribis la 20an prezidantan ordonon por ĝin publikigi.

165 membroj de la Konstanta Komitato ĉeestis la kunvenon kaj la kvorumo estis atingita.

La kunveno principe aprobis la laborraporton de la Konstanta Komitato de la 14a NPK. Prezidanto de la Konstanta Komitato Zhao Leji estis proponita fari la laborraporton al la 2a sesio de la 14a NPK.

La kunveno voĉdone aprobis la raporton pri kvalifiko de iuj deputitoj kaj krome nomumojn kaj eksigojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree