Kial entreprenoj investitaj de aliaj landoj konkure aldonas investon en Ĉinio?
Mirinda Publikigita: 2024-02-27 19:24:42

En januaro la germana kompanio Volkswagen funkciigis sian plej grandan eksterlandan esploran centron en Ĉinio. La projekto kun investo de preskaŭ unu miliardo da eŭroj ne nur altigas esploran efikon de produktoj, sed ankaŭ plibonigas la kostan strukturon.

Fremda kapitalo estas grava forto por antaŭenigi la ĉinan ekonomion kaj kunan prosperon kaj disvolvon de la monda ekonomio. Laŭ la plej lastaj donitaĵoj publikigitaj de la registaro, januare en Ĉinio establiĝis 4 588 novaj entreprenoj investitaj per ekstera kapitalo, pliiĝante je 74,4% kompare kun la antaŭa jaro. Estas facile vidite, ke kvankam malrapidiĝis la monda ekonomia kresko kaj ĝenerale stagnis ekstera investo en la mondo, Ĉinio ankoraŭ estas varma tero de ekstera investo.

La mondo rimarkis ankaŭ, ke en januaro la reala uzata ekstera kapitalo de Ĉinio estas 112,71 miliardoj da juanoj, kies skalo ŝanĝiĝis. Koncerna specialisto diris, ke ekde 2018 la tutmonda investo kontinue stagnis. En tia situacio, la ekstera rekta investo de la mondo malpliiĝis je 13,8% kaj la malaltiĝo de evoluintaj ekonomioj estis pli granda kun 17,1%. Do por Ĉinio estas malfacile teni ĝeneralan stabilecon de uzado je ekstera kapitalo.

 

Laŭ la investa strukturo, en januaro altteknikaj industrioj de Ĉinio varbis investon de 39,16 miliardoj da juanoj, okupante 34,7% de la totala sumo de reala uzado de ekstera kapitalo. La reala uzado de ekstera kapitalo en altteknika fabrikado kreskis je 40,6%, daŭrigante la superecon de plibonigo de industria plibonigo kaj restarigo de kresko post la pasinta jaro. Tio pruvis, ke akcelite de altkvalita disvolvo, investo de eksteraj komercistoj en Ĉinio plue transformiĝas kaj pliboniĝas.

Kial eksteraj entreprenoj konkure multigis sian investon en Ĉinio?

La kapitalo ĉiam kuras por profito. Elekti Ĉinion donis al ekstera kapitalo riĉan rikolton. En la lastaj kvin jaroj la profita proporcio de rekta investo de eksterlandaj komercistoj estas preskaŭ 9%, okupante la unuan lokon en la mondo. Ekzemple HSBC Holdings plc, favorita de oportunoj en rapida kresko de Ĉina merkato, akiris unu miliardon da usonaj dolaroj de profito en sia enlanda afero en Ĉinio, 2023.

Ĝenerala direktoro de Siemens Healthineers en Ĉinio Wang Hao opinias, ke kontinua antaŭenigo de ekstera malfermo kaj senĉesa plibonigo de komerca medio liveris fortan garantion al investo de Siemens. En la financa jaro de 2023 la profito de la kompanio en Ĉinio kreskis je 7% kompare kun la antaŭa jaro. “En la estonteco, ni longtempe metas la ĉinan merkaton sur gravan lokon”.  

Nicolas Hieronimus, CEO de L’ORÉAL Paris diris, ke en la pasintaj 26 jaroj Ĉinio ĉiam estas kreska motoro de L’ORÉAL kaj senlima fonto de novigo kaj inspiro. En 2023 la kompanio akiris kreskon de 5,4% en la ĉeftero de Ĉinio. “Investi en Ĉinio estas investo por la estonteco”. 

Iliaj sentoj ne estas apartaj kazoj. Laŭ analizo, sekve de publikigo de koncernaj politikoj en Ĉinio, la skalo de ekstera kapitalo multe grandiĝos kaj la okupo en la mondo altiĝos, kio plue firmigos la fidon de ekstera kapitalo ĉe profunda entreprenado de ĉina merkato.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree