Laŭ tiu ĉi raporto Usono estas granda defio de monda komerco
CMG Publikigita: 2024-02-27 12:09:48

Lastatempe la Oficejo de la Usona Komerca Reprezentanto eldonis la tiel nomatan Raporto pri Ĉina Plenumado de Promeso ĉe Aliĝo al la Monda Organizo pri Komerco en 2023, negante sukcesojn rikoltitajn de Ĉinio flanke de plenumado de promeso kaj donante plurajn “nigrajn ĉapojn” al Ĉinio kun misfamigo pri la komercaj sistemo kaj politikoj de Ĉinio, kiuj alportus al tutmonda komerco grandan defion.

Kiel taksi la promesojn faritajn de Ĉinio ĉe ties aliĝo al la MOK? Ĉi-rilate Usono “ludis artifikon” – ĝi ne faris objektivan takson laŭ la reguloj de la MOK, nek prenis por normo la dokumentojn Ĉina Protokolo pri Aliĝo kaj Raporto de Labora Grupo pri Aliĝo de Ĉinio, subskribitajn de Ĉinio, sed difinis normon laŭ sia subjektiva intenco. Analizisto indikis, ke en la usona raporto oni povas vidi, ke ĝi ŝanĝis la kernan taksnormon pri la plenumado de promesoj ĉe aliĝo de Ĉinio al la MOK en tion, radikale konverti la ekonomian sistemon socialisman kun ĉinaj trajtoj, kaj postulis ke Ĉinio faru reĝiman reformon laŭ postuloj de Usono. Evidentiĝas, ke tiu usona raporto nutras malbonan intencon.

Usono entute ignoris grandajn progresojn akiritajn de Ĉinio, kiu alprenis rimedojn por plenumi siajn promesojn. Ekde aliĝo al la MOK la ĉina doganimposto falis de 15,3% en 2001 ĝis 7,3% en 2023 ĝenerale, kaj la mezuma doganimposto de agrikulturaj produktaĵoj estis pli multe malalta ol tiu de aliaj membrolandoj evoluantaj kaj evoluintaj.

Ĉinio eĉ meminiciative malfermis sin al la mondo pli multe, ol promesis Ĉinio ĉe aliĝo al la MOK, kaj krome, ĝi ankaŭ enkondukis administran sistemon internacie progresintan de negativa listo por ade redukti limigajn rimedojn al eksterlanda kapitalo. En la raporto Usono eĉ distordis justajn komercajn rimedojn de Ĉinio al “ekonomia premdevigo” kaj prenis por “memdekroĉiĝo” tion, ke Ĉinio alprenis rimedojn por reagi al la blokado de Usono. Evidente, ĉio estas senkrupula mensogo de Usono.

Ĝis nun Usono jam faris unuflankajn sankciojn kontraŭ preskaŭ 40 landoj, kaj pro tio proksimume duono de la loĝantoj en la mondo estis influataj. La usona registaro, sub la mantelo de “sekureco”, amplekse faris “dekroĉiĝon kaj rompon de ĉenoj” en sektoroj de komerco kaj teknologio, kaj tio estigis seriozan minacon al refortiĝo de la monda ekonomio.

La faktoj plene pruvas, ke Ĉinio ne nur komplete plenumis siajn promesojn ĉe aliĝo al la MOK, sed ankaŭ defendis la regulojn de la MOK. Ĉinio estas vera praktikanto de plurflankismo. Iuj usonanoj preferu sin ekzameni, ol ataki Ĉinion.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree