Marde en Pekino, oficiale ekfunkciis la Novaĵa centro de la Du Sesioj de Ĉinio 2024.
La 2a sesio de la 14a Nacia Kongreso de Ĉinio kaj la 2a sesio de la 14a Tutlanda Popola Politika Konsultiĝa Konferenco malfermiĝos respektive en la 5a kaj la 4a de marto. Laŭ informo el la novaĵa centro de la du sesioj, nun pli ol 3 000 ĉinaj kaj eksteraj raportistoj registriĝis por raportado de la du sesioj, inter ili pli ol 2 000 estas enlandaj kaj pli ol 1 000 venas el Honkongo, Makao, Tajvano kaj aliaj landoj. La nombro evidente altiĝis kompare kun antaŭe.