Marde en la regula gazetara konferenco, proparolanto de ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Mao Ning respondis demandon pri baldaŭa aliĝo de Svedio al NATO kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Svedio.
Mao diris, ke pri la eŭropa sekureco, Ĉinio esperas, ke ĉiuj partioj povas persisti en la koncepto pri sekureco komuna, sinteza, kunlabora kaj daŭripova kaj laŭ principo de nedisigebla sekureco, surbaze de respekto al raciaj sekurecaj zorgoj unu de la alia, konstruante sekurecan kadron ekvilibran, efikan kaj daŭripovan per dialogo kaj interkonsiliĝo, por realigi regionan pacon kaj longdaŭran sekurecon.
Mao diris, ke Ĉinio ĉiam donas gravecon al kunlaboro kun Svedio sur diversaj kampoj kaj la porpledoj pri la dulandaj rilatoj estas konstantaj.