La 28an de februaro la Novaĵa Oficejo de la Ĉina Ŝtata Konsilantaro organizis gazetaran konferencon pri transporte altkvalita disvolvado servanta al ĉinstila modernigo. Zhao Chongjiu, estro de la Ĉina Nacia Poŝtoficejo, diris, ke en la lastaj jaroj la ĉina poŝta ekspresado evoluis sinkrone kun organika unuiĝo de kvalito, efiko, skalo kaj sekureco, kaj ĝi estis unu el la industrioj kun plej alta efiko de sinteza transporta kapablo en loĝistiko, plej alta grado de informadikigo kaj organizo kaj plej vasta servado, do la ĉina ekspresado fariĝis brila “vizitkarto de Ĉinio”.