Xi Jinping faris prefacon al lernolibro por la sesa aro da staĝantoj el tutlandaj kadroj
CMG Publikigita: 2024-02-29 17:49:00

Xi Jinping, kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, tiel ankaŭ ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris prefacon al eldononta lernolibro por la sesa aro da staĝantoj el tutlandaj kadroj. Li emfazis, ke ĉinstila modernigo estas larĝa vojo por konstrui potencon kaj revigligi nacion, kaj ĝi krome malfermas novan vojon de la homaro al modernigo kaj novan formon de la homara civilizacio. Li diris aldone, ke por nia Partio tio estas kiel glora historia misio tiel ankaŭ severa aktuala provo, kaj kaŭze de tio ni urĝe bezonas nin armi por plifortigi solidarecon de la tuta Partio kaj disvolvi nian aferon.

Xi rimarkis, ke ekde la nova epoko la teoria kaj praktika novigo de la Partio estas tre viva, kaj pro tio nia lernado ankaŭ devas esti viva, kaj ke tiu ĉi lernolibraro amplekse reflektas la fruktojn de novigo en la nova epoko, demonstrante la vivan praktikadon de nia Partio en la antaŭenigo kaj disvastigo de ĉinstila modernigo. Li substrekis, ke diversnivelaj kadroj devas bone lerni kaj uzi la libron kaj bone esti firmaj agantoj kaj prakikantoj en la konstruado de ĉinstila modernigo.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree