Kvankam Yongchun-gubernio en suda Ĉinio estas malgranda, ĝi kreskis kiel unu el la kvar ĉefaj aromoproduktaj bazoj en Ĉinio. Jam en la dinastioj Song kaj Yuan (960 -1368), arabaj aromaj ingrediencoj alvenis en Yongchun per la antikva Mara Silka Vojo kaj renkontis tradician ĉinan incensan kulturon. En la frua dinastio Qing ( 1616 -1911), unika parfumo estis kreita kaj la rezulta incenso nun estas vendita tra la mondo. Per la video ni kune lernu kiel tradiciaj arabaj lertecoj kaj ingrediencoj kombinis sin kun ĉina kulturo por krei la neforgeseblan Yongchun-incenson.