La komercaj ministroj kaj altrangaj oficistoj de la mondo nun partoprenas en la 13a Ministronivela Kunveno de la Monda Organizo pri Komerco en Abu Dhabi. Ĉina konstanta reprezentanto en la MOK diris intervjuate de CGTN, ke la “Interkonsento pri Investa Faciligo” iniciatita kaj akcelita de Ĉinio gajnis vastan subtenon kaj establos ekzemplon pri kreado de bona investa medio kaj pli bona profitigo al la monda popolo.