Ĉefministro Li: Ĉinio kaj Usono, ekonomioj forte komplementaj, interesoj integritaj
Selena Publikigita: 2024-02-29 13:49:00

Ĉina ĉefministroj Li Qiang merkrede diris, ke Ĉinio kaj Usono estas forte komplementaj en ekonomio, kaj iliaj interesoj estas strikte integritaj.

Kunlaboroj estas favoraj al ambaŭ flankoj, tion Li diris dum renkontiĝo kun delegacio de Usona Ĉambro de Komerco gvidata de ĝia prezidanto kaj plenuma ĉefadministranto Suzanne Clark en la Popola Halo en Pekino.

Ĉijare estas 45a datreveno de establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, Li diris, ke la pasinteco de 45-jara historio pruvis, ke Ĉinio kaj Usono profitas de kunlaboroj kaj perdas en konfliktoj. Kunlaboro estas sola ĝusta elekto. 

Clark diris, ke la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio estas ege grava. Malkupliĝo kun Ĉinio ne estas praktimeka eblo. Pli da malfermo de Ĉinio estas bonvena. Ŝi aldonis, ke la Usona Ĉambro de Komerco volas agi kiel ponto por fari sinceran kaj konstruivan kontakton kaj interŝanĝojn kun Ĉinio, kaj ankaŭ volas klopodi por profundigi ekonomiajn kaj komercajn rilatojn inter la du landoj kaj reciprokprofitajn kunlaborojn kaj antaŭenigi stabilan disvolviĝon de la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree