Xi Jinping prezidis kunvenon por diskuto de Raporto pri Registaraj Laboroj
Mirinda Publikigita: 2024-02-29 19:10:17

Ĵaŭde en Pekino, la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazigis kunvenon por diskuti pri la Raporto pri Registaraj Laboroj prezentota al la dua sesio de la 14a Nacia Popola Kongreso. Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Xi Jinping prezidis la kunvenon.

La kunveno opinias, ke en la pasinta jaro fronte al eksterordinare komplika internacia situacio kaj peniga misio pri reformo kaj stabila disvolvo, kun kamarado Xi Jinping kiel kerno, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio gvidis la tutan Partion kaj la popolanojn de ĉiuj etnogrupoj, venkinte eksteran premon kaj internajn malfacilaĵojn, pagis penajn klopodojn, realigis stabilan transiron de preventado kaj regado de la epidemio kaj revigliĝon kaj pliboniĝon de la ekonomio, efike kaj forte garantiis la popolan vivon, plene plenumis ĉefajn celojn kaj misiojn de la tutjara ekonomia kaj socia disvolvo, praktike antaŭenigis la altkvalitan disvolvon kaj faris firmajn paŝojn por konstruado de socialisma moderna lando en ĉiuj aspektoj.

La kunveno opinias, ke en la kuranta jaro ni devas persiste progresi en stabileco, akceli stabilecon per disvolvo kaj rompi malnovajn sistemojn kaj reĝimojn antaŭ ol starigi novajn. Oni devas taŭge fortigi pozitivajn financajn politikojn, altigi kvaliton kaj efikon de tiuj politikoj kaj la stabilaj monpolitikoj devas esti flekseblaj, konvenaj, precizaj kaj efikaj; forte antaŭenigi konstruadon de moderniga industria sistemo kaj rapidigi disvolvon de novaj produktfortoj; fortigi ekologian civilizacian konstruadon kaj antaŭenigi verdan kaj malaltkarbonan disvolvon; efike garantii kaj plibonigi la popolan vivon kaj fortigi kaj novigi socian regadon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree