"Oni ne devas sekvi kutiman vojon, se li volas profitigi la popolon, kaj oni ne devas observi malnovajn konvenciojn, se li volas fari aferojn." Antaŭ miloj da jaroj antikvaj ĉinoj konsciis la gravecon de reformo por socia disvolvado kaj plibonigo de popola vivteno, kaj tiu ĉi koncepto disvolviĝas plu en la nuntempa Ĉinio. La vilaĝo Beilangzhong situas en la ĉirkaŭurbo de Pekino. En la pasinteco, ĝia disvolvado estis limigita per unu-industria strukturo. Tamen, danke al engaĝiĝo al la spirito de reformo kaj novigado, la vilaĝo nun estas fama por diversaj industrioj.