Konscienco de usonaj politikistoj estas pridemandata en tiu ĉi membruliga tragedio
CMG Publikigita: 2024-03-01 11:56:23

“Nenio estas pli kreskante elkore malkontenta pri usona priisraela politiko, ol membruligo de usona aktiva piloto ekster la israela ambasadorejo ĉe Usono,” tiel rimarkis la usona retejo “Politico” post morto de la 25-jara usona soldato Aaron Bushnell en membruligo. Tio estas leviĝo de indigna humoro interne de la usona registaro.

Laŭ koncerna raporto, Bushnell venis de la usona aerarmeo kaj apartenis al skolta eskadro de informa gvato. La 25an de februaro laŭ la loka tempo li iris sola al la pordo de la israela ambasadorejo ĉe Usono kaj, verŝante sur sin brulaĵon, sin bruligis. Dume li plurfoje laŭte kriis “Liberigi Palestinon!” Pro grava vundiĝo Bushnell malfeliĉe forlasis la mondon. “Mi ne plu partoprenos en genocido” – en video antaŭe registrita tiu juna militisto lasis tiajn vortojn.

Kio pri sekreto malantaŭ tio, ke Bushnell faris proteston en tiel ekstrema maniero? Amiko de Bushnell informis al amaskomunikilo, ke unu tagon antaŭ la membruligo Bushnell dividis kun li ne malmulte da militaj sekretoj, asertante ke “la usonaj trupoj partoprenis en genocido kontraŭ palestinanoj”. Usona amaskomunikilo raportis, ke jam en aŭgusto 2023 Usono aranĝis specialajn trupojn en Israelo. Bushnell esis tre antipatia al la sinteno de la usona armeo “facilanime uzi fortojn” kaj iam konsideris antaŭtempe retiriĝi el militservo.

En sociaj retejoj multaj usonaj retanoj esprimis sian kompaton kaj komprenon al Bushnell, nomante lin “usona konscienco” kaj kritikante ke la usona registaro devas sin senti honta pro sia politiko pri Israelo. Estis aliaj demandoj: Kial okcidentaj ĉefaj komunikiloj, kiuj pretendas al si “gazetaran liberecon”, tiel malrapide reagis pri la afero? Kial oni ne prompte donis savadon dum Bushnell restis en fajro, des pli kiam apudaj usonaj policanoj montris al li pafilojn? Kial la Usona Departemento de Defendo havas nenian sinekzamenon krom esprimo de “bedaŭro”?

De aŭgusto 2023 la nova konflikto inter Palestino kaj Israelo estigis morton de preskaŭ 30 mil civiluloj kaj delokiĝon de ĉirkaŭ 2 milionoj da homoj. Tiu sanga antagonismo reliefigas urĝecon de radikala solvado de la palestina-israela demando kaj ankaŭ spegulas la malbonan sekvon de usona politiko favora al Israelo kaj la hipokritecon kaj duoblan normon de “homaj rajtoj usonecaj”.

“La vivo de israelanoj estas vivo, dum la vivo de palestinanoj ne estas vivo.” De longa tempo la usona registaro agas favore al Israelo, kion la internacia komunumo vidas klare. Post eksplodo de la konflikto inter Palestino kaj Israelo la internacia socio maltrankviliĝas pri la milito tagon post tago akriĝanta, kaj la alvoko, postuli tujan batalhalton, ĉiam pli fortiĝas. Sed, kiel kondutis Usono, kiel plej influhava lando en Meza Oriento?

Ĝi sendis pliajn militajn fortojn al Meza Oriento, liveris al Israelo grandan kvanton da milita helpo, kaj plurfoje malhelpis projektojn de rezolucio, aprobitaj de la Sekureca Konsilio de UN, pri batalhalto en Gazao. Do estas Usono, kiu verŝis oleon sur fajron, kaj kiu malbonigis la humanisman staton en Gazao kaj pelis la gazaan ekziston al pli danĝera situacio.

Bushnell “provis veki konsciencon de homoj per membruligo” – tio estas komento de usona doktulo David T. Courtwright. Tiu juna soldato faris proteston per sia vivo, kio donis alarmon al usonaj politikistoj. Usonaj politikistoj estu iom konsciencaj, do ne tretu homajn rajtojn sub la mantelo de “homaj rajtoj” kaj ne diru, ke “duŝtata projekto” estas nerealigebla. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree