Xi Jinping: Kun komenca intenco kaj obstina batalo junaj kadroj devas bone ricevi historian stafetbastoneton
CMG Publikigita: 2024-03-01 19:24:12

Posttagmeze de la 1a de marto malfermiĝis kurso de printempa trimestro 2024 por trejnado de mez- kaj junaĝaj kadroj en la Centra Partia Lernejo. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris gravan instrukcion, emfazante, ke junaj kadroj estas novaj fortoj por disvolvi la aferojn de la Partio kaj la ŝtato kaj daŭrigantoj de la socialismaj aferoj kun ĉinaj karakterizaĵoj. En la nova marŝado junaj kadroj devas porti sur sin gravan taskon kaj esti entreprenemaj, kaj kun komenca intenco kaj obstina batalo bone ricevi historian stafetbastoneton.

Xi akcentis, ke junaj kadroj devas memkonscie esti piaj kredantoj de Partia teorio novigita, persiste meti sian menson kaj animon sur la penson de socialismo kun ĉinaj karakterizaĵoj en nova epoko, konstante rami fundamenton de kredo, kompletigi kalcion de spirito, firme manteni direktilon de ideologio, kaj fine altigi teorian nivelon kaj aplikan kapablon pri la marksismo.

Xi postulis, ke diversnivelaj organizaĵoj de la Partio, kun altgrade politika respondeco kaj historia misio, devas teni en la koro esencan planon, t.e. certigi senmankecon de daŭrigantoj, perfektigi normaligan laborsistemon por eduki kaj elekti elstarajn junajn kadrojn, rigorigi administradon kaj kontroladon pri la edukado, kaj senĉese kulturi tiajn fidindajn daŭrigantojn, kiaj kapablu porti sur sin gravan taskon konstrui potencon kaj revigligi la nacion. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree