Ĉina-eŭropa vartrajno dum geopolitika krizo
Mirinda Publikigita: 2024-03-01 16:50:18

Ruĝmara krizo jam serioze ĝenis la tutmondan varan transportadon kaj kaŭzis rapidan altiĝon de martransporta prezo. Post novembro de 2023 ĝis nun, almenaŭ 2 300 ŝipoj devigite ĉirkaŭiris la Bonesperan Kabon kun alta kosto. La ukraina krizo kaj la konflikto inter Palestino kaj Israelo kaj aliaj geopolikaj krizoj alportis influon kaj grandan defion al monda provizĉeno kaj vara transportado.

Kiel grava tera vojo de internacia transportado inter Azio kaj Eŭropo, la ĉina-eŭropa vartrajno montras grandan flekseblecon per sekureco, facilo kaj altefiko kaj pluapaŝe pruvis sian neanstataŭigeblecon. Laŭ raporto nun la ĉina-eŭropa vartrajno transportas 30% de varoj al Eŭropo, pliiĝante je 18% kompare kun tiu antaŭ la ruĝmara krizo. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree