Xi Jinping akcentis forte antaŭenigi altkvalitan disvolvon de nova energio por fari pli grandan kontribuon al kuna konstruado de bela kaj pura mondo
Mirinda Publikigita: 2024-03-01 19:36:31

Ĵaŭde posttagmeze en Pekino, la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazigis 12an kunan lernadon pri novenergia teknologio kaj energio-sekureco de Ĉinio. Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Xi Jinping prezidis la lernadon kaj akcentis, ke energio-sekureco rilatas al ĝenerala situacio de ekonomia kaj socia disvolvo. Aktive evoluigi puran energion, antaŭenigi verdan kaj malaltkarbonan transformiĝon de ekonomio kaj socio jam estas komuna kono de la internacia komunumo kontraŭ tutmonda klimata ŝanĝiĝo. Ni devas agi laŭ la situacio kaj antaŭeniri surbaze de la oportuno, pli forte antaŭenigi altkvalitan disvolvon de nova energio, por liveri sekuran kaj fideblan energio-garantion al monderna konstruado de Ĉinio kaj fari pli grandajn kontribuojn al kuna konstruado de bela kaj pura mondo. 

 Membro de la Ĉina Akademio de Inĝenierio, estro de la nacia ĉefa laboratorio pri novenergia elektra sistemo, Liu Jizhen faris klarigon pri tiu demando kaj faris proponojn por laboro. Membroj de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio aŭskultis la klarigon kaj faris diskuton.

Xi faris gravan parolon post aŭskulto de la klarigo kaj diskuto. Li diris, ke Ĉinio havas riĉajn resursojn de ventelektro kaj sunenergio kaj la latento por nova energio estas granda. Ĉinio jam okupis antaŭajn lokojn en la mondo en kelkaj novenergiaj teknologioj kaj ekipaĵa fabrikado kaj konstruis la plej grandan provizsistemon de pura elektropovo en la mondo, novenergiaj veturiloj, litio-baterio kaj fotovoltaaj produktoj havas fortan konkurencpovon en la internacia merkato, Ĉinio jam estas grava antaŭenpuŝanto de energio-disvolva transformiĝo kaj traktado de klimata ŝanĝiĝo de la mondo.

Xi akcentis, ke ni devas profunidigi internacian kunlaboron pri novenergia teknologia novigo, enorde antaŭenigi kunlaboron pri novenergia industria ĉeno, konstrui kungajnan formon de transformiĝo de verda kaj malaltkarbona energio; profunde partopreni en internacia reformo kaj regado de energio kaj akceli establon de tutmonda energirega reĝimo justa kaj ekvilibra. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree