Plenproceza popola demokratio: grava reĝima garantio por ĉina modernigo
Mirinda Publikigita: 2024-03-02 15:35:14

La akuŝa doloro estas la plej serioza doloro dum la vivo de virinoj. En la lastaj jaroj sekve de aktiva disvastigo de sendolora akuŝa tekniko nomata kiel “lumo de la homaro”, en 913 hospitaloj de Ĉinio la efektiva proporcio de sendolora akuŝado averaĝe kalkuliĝis al 60%.

Huang Yuguang, konsilisto de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, estro de la anesteza fakultato de Pekina Kuniĝa Medicina Kolegio, diris: “Pro la akuŝado la patrino suferas multe. Tial mi volas helpi la junajn virinojn dum akuŝo, por ke ili povos havi pli bonan sperton.”

En 2018 kiel konsilisto Huang Yuguang prezentis projekton pri malalta proporcio de sendolora akuŝado de Ĉinio kaj propono pri sendependa studado en anestezo. Tiam la populariga proporcio de sendolora akuŝado en Ĉinio estis malpli ol 10%. Novembre de tiu jaro, Ĉina Ŝtata Komisiono pri Sano disdonis anoncon pri provo de sendolora akuŝado en 913 hospitaloj kiel unua aro da provaj bazlokoj de la tekniko.

Huang Yuguang diris: “Mi estas nur kuracisto kaj instruisto, mi estas konsilisto de ĈPPKK, sed mi povas multe fari. Mi povas multe helpi la homojn. Kiam ni prezentis la problemon, se ĝi vere povas helpi la popolojn aŭ reprezenti iliajn opiniojn kaj bezonojn, ni ĉiam povas ricevi la registaran subtenon kaj pozitivan respondon. Do mi pensas, ke tio estas la avantaĝo de nia lando kaj ankaŭ estas la ĉina-stila demokrato.”

Ĉina modernigo persistas en la popolo ĉe la kerno, strebas realigon de libera kaj ĉiuflanka disvolvo de la homoj. Evoluigi plenprocezan popolan demokration estas unu el esencaj postuloj de ĉina modernigo. Antaŭenigo de plenproceza popola demokratio povas pli bone realigi la mastrumigon de la popolo kaj garantii, ke la ĝeneralaj politikoj kaj strategioj de la lando ĉiam iras konforme al la interesoj de la popolo.  

Fang Yan, deputito de la Nacia Popola Kongreso kaj direktoro de la Shaanxi-a Advokata Asocio diris:

La proponoj de deputitoj venas el la popolanoj kaj realiĝas sur la popolanoj kaj la popolanoj povas efike akiri la profiton kaj helpon kaj senti, ke la deputitoj elektitaj de ili mem reprezentas iliajn voĉojn per projektoj kaj proponoj. Ili povas senti, ke la socio estas plena de harmonio, justeco kaj varmo. Do tio eble estas la plej granda signifo de mia servado kiel deputito.

Dr.Michael Borchmann, eksa estro de departemento pri eŭropaj kaj internaciaj aferoj de Hessian de Germanio diris:

La vorto demokratio venas el la greko, signifas “regadon de ordinaraj popoloj”. Se ni taksis la reĝimon de Ĉinio laŭ tiu normo, sendube ĝi havas profundan demokraton. Ĝuste per tia demokratio, Ĉinio realigis senprecendecan ekonomian disvolvon kaj popolan riĉigon dum kelkaj jardekoj. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree