Lastatempe la islanda ambasadoro al Ĉinio Thorir Ibson akceptis intervjuon de CGTN, kaj diris, ke Ĉinio faris siajn proprajn promesojn en karbonemisio kaj karbonneŭtraleco, kaj ĉiam laboras por tio. Ekzemple, en la produktado de novenergiaj veturiloj kaj sunpaneloj, Ĉinio ne nur faris ekzemplon en redukto de karbonemisio, sed ankaŭ kondukis novigon de koncernaj industrioj en la mondo. Li kredas, ke Ĉinio liveros pli da oportunoj por kunlaboro en karbona kapto kaj karboncikla teknologio por landoj inkluzive de Islando en la venontaj jaroj.