La 1an de marto en la parlamenta domego en Helsinko, finna nova prezidento Alexander Stubb ĵuris enoficiĝon kaj oficiale komencis sian sesjaran servon kiel prezidento.
Alexander Stubb diris en la ĵura ceremonio, ke la diplomatiaj kaj sekurecaj politikoj de Finlando baziĝas sur realaj signifoj de valoro, tio signifas, ke la lando fortigos sian kunlaboron kun EU, NATO kaj aliaj potencaj aliancoj. Li samtempe emfazis gravecon de konstruado la nova internacia sistemo kaj reformo de la UN, aldonante, ke tio estas bazo por protekti la pacon.
Laŭ la finna konstitucio, la servoperiodo de prezidento estas 6 jaroj kaj estas permesata reelektiĝo je unu fojo.