Kion signifas avantaĝoj de ĉina-eŭropa vartrajno dum la krizo de la Ruĝa Maro?
Pluveta Publikigita: 2024-03-02 18:22:51

"Korea Daily" lastatempe raportis, ke la blokado de Houthi-Movado ĉe la kanalo de la Ruĝa Maro estigis tutmondan loĝistikan krizon, igante la ekspedan ŝarĝon de Sud-Koreio al EU pligrandiĝi je 250% en kvar monatoj. Tamen Ĉinio havas ĉina-eŭropajn vartrajnojn, la transportaj kanaloj, tial la eksporta konkurpovo de koreaj kompanioj probable malpliiĝos. Laŭ la zorgoj de la koreaj amaskomunikiloj la publiko povas klare vidi la avantaĝojn de ĉina-eŭropaj vartrajnoj okaze de la krizo de la Ruĝa Maro kaj la trafo al la tutmondaj loĝistiko kaj provizoĉeno.

Ekde novembro de la pasinta jaro, por subteni Palestinon, la Jemenaj Houthi-Movado plurfoje atakis israelajn ŝipojn en la akvoj de la Ruĝa Maro. Maersk kaj aliaj ŝipkompanioj anoncis malfermon de la itineroj de la Ruĝa Maro tra la Suez-kanalo kaj anstataŭe preteriras la Bonesperan Kabon. En januaro de la kuranta jaro, Usono kaj Britio komencis rektajn aeratakojn kontraŭ armitaj instalaĵoj de Houthi-Movado en Jemeno, pliintensigante la situacion kaj igante pliajn ŝipojn deturniĝi ĉirkaŭ la Bonespera Kabo.

Kiam la gravaj marvojoj estis interrompitaj kaj la sekureco de la tutmonda provizoĉeno alfrontas defiojn, la ĉina-eŭropa vartrajno, kiu estis atakita de eksterlandaj amaskomunikiloj kiel transportaformo kun pli "simbola" signifo, fariĝis la fokuso de ilia atento. Nuntempe, multaj eŭropaj landoj pliigis postulon pri la ĉina-eŭropaj vartrajnoj kaj komencas serĉi loĝistikajn solvojn terajn anstataŭ marajn.

Kompare kun la mara transportado, kiaj estas la avantaĝoj de ĉina-eŭropaj vartrajnoj?

La plej elstara avantaĝo estas stabileco. Due estas la prezo. Ĉu prenante la ruĝmaran itineron aŭ preterirante la Bonesperan Kabon, ekspedaj prezoj altiĝis. Kompare kun ĉina-eŭropaj vartrajnoj, la prezavantaĝo de mara transportado ne plu estas evidenta. La itinero tra la Bonespera Kabo povas daŭri 45 tagojn, dum la ĉina-eŭropa vartrajno kostas nur ĉirkaŭ 20 tagojn maksimume. Escepte, senĉese altiĝas la rapideco de la ĉina-eŭropaj vartrajnoj.

Kiel la ekstera mondo vidis, la monda ekonomio ne povas funkcii sen tutmonda vartransportado kaj varkomerco, kaj pli flekseblaj alternativaj itineroj tra Eŭrazio estas tre gravaj. Sub la nuna sekureca situacio, la avantaĝoj kaj kontribuoj de la ĉina-eŭropaj vartrajnoj estas ege valoraj. Tio plene pruvas, ke la iniciato "Zono kaj Vojo" konformas al la historia tendenco de la ekonomia tutmondiĝo, al la postuloj de la tempoj por la ŝanĝiĝoj en la tutmonda regada sistemo kaj al la forta deziro de homoj de ĉiuj landoj havi bonan vivon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree