Superprofunda puto de Ĉinio superas 10 000 metrojn
Qiujieming Publikigita: 2024-03-04 20:17:47

La borado de superprofunda puto en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, nordokcidenta Ĉinio, atingis 10 000 metrojn je 14:48 lunde kaj pliprofundiĝas, markante trarompon en la profund-tera esplorado de Ĉinio.

Oni taksis, ke "Shenditake-1", situanta en la landinterno de la dezerto Taklamakano en la Tarim-baseno, laŭplane atingos profundon de 11 100 metroj post kompletigo. Ĝi estas la unua scienc-esplora puto de Ĉinio projektita por superi profundon de 10 000 metroj.

Tarim-baseno, situanta inter la Tianshan-montaro kaj la Kunlun-montaro, estas unu el la regionoj plej malfacile esploreblaj pro sia severa surtera medio kaj komplikaj subteraj kondiĉoj.

La plej profunda vertikala puto en la mondo hodiaŭ estas profunda je pli ol 12 262 metroj. Jia Chengzao, akademiano de la Ĉina Akademio de Sciencoj, diris, ke "Shenditake-1" fariĝis la dua plej profunda vertikala puto tutmonde kaj la plej profunda en Azio, kaj havas mejloŝtonan signifon en profund-tera scienca esplorado kaj superprofunda petrala kaj gasa esplorado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree