Speciala reprezentanto de la ĉina registaro pri eŭraziaj aferoj Li Hui sabate vespere atingis Moskvon por komenci la duan navedan diplomation pri la ukraina krizo.
Li renkontiĝis kun rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj Mikhail Galuzin, kaj ili profunde interŝanĝis opiniojn pri ĉina-rusaj rilatoj kaj la ukrainia krizo.
La du flankoj diris, ke ĉi tiu jaro markas la 75an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, kaj ankaŭ la komencon de la Ĉina-Rusa Kultura Jaro de 2024-2025, kaj ambaŭ konsentis, ke ili devas fundamente sekvi la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj kaj antaŭenpuŝi la disvolviĝon de duflankaj rilatoj.
Li diris, ke pasis du jaroj depost la plena eskaladiĝo de la ukrainia krizo, kaj ke historio montras, ke konfliktoj fine devas esti solvitaj per dialogo kaj intertraktado, kaj ju pli akra estas la problemo, des pli grave estas ne rezigni klopodojn por dialogo. Li aldonis, ke Ĉinio volas daŭrigi siajn klopodojn por antaŭenigi pacajn interparolojn, efektivigi navedan diplomation, mediacii kaj starigi konsenton inter Rusio, Ukrainio kaj aliaj koncernaj partioj, kaj akceli finan politikan solvon de la ukraina krizo.
Galuzin konsentis, ke la ukraina krizo devas esti solvita per intertraktado, kaj aprezis la unikan kaj konstrueman rolon de Ĉinio tiurilate. Li alte taksis la duan navedan diplomation de Ĉinio kaj esprimis esperon plifortigi komunikadon kun Ĉinio.