La plej alta politika konsultiĝa instanco de Ĉinio, la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK) malfermis sian jaran sesion lunde en Pekino.
Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj ĉeestis la malferman kunvenon de la dua sesio de la 14a Nacia Komitato de la ĈPPKK, okazigitan en la Granda Popola Halo.
En la kunveno, la tagordo por la sesio estis ekzamenita kaj aprobita.
Wang Huning, prezidanto de la Nacia Komitato de la ĈPPKK, faris laborraporton de la Konstanta Komitato de la Nacia Komitato de la ĈPPKK al la sesio.