“Kiam mi plenkreskos, mi fariĝos fajrestingisto!”—La aventuroj de draketo Grisù
Alessandra Madella Publikigita: 2024-03-04 19:04:10

La 4-an de decembro 2023 la itala ŝtata televido RAI lanĉis la animacian serion “Grisù” pri simpatia verda draketo, kiu volas fariĝi fajrestingisto. La nomo venas de la mingaso “grizuo”, sed ĝia eta posedanto volas sufoki sian flamigan naturon por brakumi la nuntempajn idealojn de ekologio kaj servo al la socio, je la granda senespero de sia patro Fumé (Fumigita). Fiere bruligema drakego de Draka Valo, fakte,  li ne povas ne senti sin vundita de la aspiro de sia filo aliĝi al fajrbrigado. Tamen la drakaj flamoj de Grisù ĉiam senvole revekiĝas, kiam ajn li estas kolera aŭ kortuŝita, provokante komikajn katastrofojn, kiuj kaŭzas al la etulo grandan honton. Sed kelkfoje ili ankaŭ savas situaciojn, kiuj ne povintus esti savataj alimaniere. Pro tio ĝia deziro fariĝi fajrestingisto restas ĉiam frustrita, sed ĝiaj meritoj estas grandaj, ĉar ĝi sukcesas efektive plibonigi la vivon de la homoj. La komenca dato de la 26 epizodoj de la nova serio estis signifoplene la tago de Sankta Barbara, patronino de la fajrestingistoj. Kaj la fino de la unua sezono same signife koincidis kun la komenco de la jaro de la drako en multaj aziaj landoj. 

3-dimensia Grisù

Fumé kaj Grisù

Fakte tiu serio, produktata de la ĉefe itala Mondo TV de Marco Pagot, kunlabore kun itala kaj germana televidoj, reprezentas 3-dimensie la sukcesan karakteron kreitan en la sesdekaj jaroj de la patro kaj onklo de Marco, la famaj italaj animaciistoj Nino (1908 -1972) kaj Toni Pagot (1921-2001). La draketo — tiam ankoraŭ sennoma — unue aperis en aprilo 1964 por reklami mentan bonbonon dum la tiel dirita Carosello (Karuselo). Tiu ĉi lasta estis blank-nigra varbad-programo tuj post la vespera teleĵurnalo en la tiam ununura RAI-kanalo, kiu akompanis italojn de 1957 al 1977 kaj estis tre populara kun infanoj, kiuj post ĝi kutime devis enlitiĝi. Post kelkaj monatoj de ĝia vivo la abonantoj de la televida servo kreskegis por finfine atingi la milionon en decembro 1958. Kiel argumentas Piero Dorfles en sia libro CAROSELLO (2011), estus verŝajne troigo atribui tiun subitan kreskon al la programo, malgraŭ ĝia sukceso kun infanoj, sed certe tiu pliiĝo de la televida publiko estis tre eksciita por reklamistoj kaj ĝi unuafoje ebligis elpensi tute reklaman programon. Fakte, la italaj leĝoj ne malpermesis televidan varbadon, kiel la britaj aŭ la svedaj, sed ili strikte limigis ĝin dumaniere. Unue, la nomo de la varo povis esti menciata nur dum la finaj aŭ komencaj 30 sekundoj, dum la restanta minuto kaj 45 sekundoj devis esti plenigataj pere de kaptatentaj rakontoj. Due, la sama reklamo ne povis esti montrata pli ol unufoje. Ne necesas diri, ke ambaŭ reguloj estis beno por animaciaj kompanioj, kiuj tiel floris en Milano, la varbada centro de Italio. Ili tuj lernis labori rapide por krei simplajn seriigeblajn karakterojn, kiuj povu kapti la bonvolon de la publiko. Tiel Pagot-Filmoj de gefratoj Pagot, kiuj antaŭe desegnis la bildstriojn de Miĉjo Muso kaj per “I fratelli Dinamite” (La gefratoj Dinamito, 1949) donis al la itala kino sian unuan longan bild-filmon, povis specialiĝi en la kreado de memorindaj figuroj, kiel la draketo mem aŭ Calimero (Kalimero), la nigra kokido. Tiuj ecoj ankaŭ favoris ilian sukceson kun la internacia publiko, kiam ili poste havis siajn proprajn televidajn seriojn, kio en la kazo de Grisù okazis en 1976 per elsendo en itallingva Svislando fare de la Svisa Televido. Tiam la draketo unue akiris sian nomon kaj poste reatingis la italajn televidilojn en la 80-aj jaroj. 

La fratoj Nino kaj Toni Pagot

La origino en la kunteksto de Carosello eble estas ankaŭ la kaŭzo de la graveco de la rilato patro-filo en la serio. Fakte, la animacioj de Carosello celis unue la infanojn, sed la programo estis spektata de la tuta familio. Kiel agrumentas Dorfles, per la infanoj oni celis ankaŭ la patrinojn, kiuj respondecis pri la ĉiutagaj elspezoj de la familio kaj kies vivo estis la plej ŝanĝata danke al la enkonduko de fridujoj kaj lav-maŝinoj de la itala moderniĝo. Grisù, kiu pensas, ke flamigantaj drakoj ne havas plu sencon en la tempo de atombomboj, kontribuis tamen familiarigi ankaŭ la plenkreskan publikon kun aliaj aspektoj de moderniĝo kiel nukleo- kaj akvo-energiaj centraloj. Pro tio Fumé ne estas simple negativa aŭ malmoderna karaktero. Ĝi fakte bone komprenas la modernan turisman industrion, kiu serĉas drakojn kaj aliajn monstrojn por doni facilajn terur-emociojn al turistoj feliĉegaj foti. En sia junaĝo Fumé mem volis kontesti la tro fiksan ordon de la mezepoka socio kaj iĝi fajrestingisto. Sed ĝi fine forlasis sian revon, ĉar ĝi komprenis, ke sen flamigantaj drakoj suferus kavaliroj kaj poetoj kaj ne plu estus savendaj urboj kaj princinoj. Pro tio Fumé, kvankam grumblante, fidele akompanas Grisù en ĝiaj aventuroj kaj eĉ patrine konsolas sian filon per fajrestingista kasko, kiam ĝi perdis sian kuraĝon pro tro da katastrofoj. Espereble ankaŭ la nova Grisù kapablos paroli al sia tempo, kunigante pli fortan ekologian konscion kun nova vido de modernaj teknikoj por plene realigi ĝin.  

 

Grisù kun fajrbrigada kasko 

La aventuroj de Kalimero

 

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree