En norda Francio de Dunkirk en la nordo al Douai en la sudo, estas konstruata “bateria valo” longa je preskaŭ 100 km. Ĉinaj entreprenoj de novenergiaj veturiloj en la supra kaj malsupra industria ĉeno partoprenas en la konstruado.
Respondeculoj kaj investaj institucioj de Renault kaj aliaj francaj aŭtokompanioj diris, ke ĉinaj entreprenoj jam okupis veran antaŭan lokon en la kampo de elektroveturilo kaj francaj paraleluloj deziras kunlaboron kun Ĉinio por pli granda profito.