Proparolanto de NPK promesis subteni honkongan leĝdonon de Artikolo 23
Yu Publikigita: 2024-03-04 20:41:56

Lou Qinjian, proparolanto de la dua sesio de la 14a Nacia Popola Kongreso (NPK), la nacia leĝdona instanco de Ĉinio, lunde promesis la plenan subtenon de la NPK al la leĝdono de Artikolo 23 de la Baza Leĝo de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HKSAR).

Lou faris la rimarkojn, kiam li informis la gazetaron pri la sesio de la NPK, kiu plaŭplane okazos de la 5a ĝis la 11a de marto.

La registaro de la HKSAR lastatempe okazigis serion da kunvenoj de informado kaj konsultado por klarigi detalojn pri la rilata leĝdono.

La proparolanto atentigis, ke ellabori leĝojn pri protekto de nacia sekureco laŭ la Baza Leĝo de la HKSAR estas konstitucia devo de la HKSAR kaj ankaŭ leĝa obligacio de la HKSAR en starigo kaj plibonigo de la jura sistemo kaj efektivigaj mekanismoj pri protekto de nacia sekureco en la HKSAR kaj ankaŭ koncernaj kondiĉoj en la leĝo pri nacia sekureco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree