Ĉinio antaŭenigas dungadon de junuloj
Qiujieming Publikigita: 2024-03-05 10:44:33

Ĉinio plifortigos rimedojn por antaŭenigi la dungadon de junuloj, kaj plibonigos gvidadon por ili trovi laborpostenojn aŭ komenci entreprenojn, laŭ registara laborraporto prezentita marde dum la malferma kunveno de la dua plena sesio de la 14a Nacia Popola Kongreso.

La raporto diris, ke la lando aplikos ĉiuflankajn rimedojn por certigi stabilecon en dungado kaj antaŭenigi enspezkreskon, kaj ke la nombro de universitataj diplomiĝintoj estas taksita superi 11,7 milionojn ĉi-jare.

La raporto diris, ke Ĉinio plifortigos sian kapablon de medicinaj kaj prisanaj servoj, plibonigos socian sekurecon kaj servojn, kaj sekvos pozitivan nacian strategion en respondo al maljuniĝo de la loĝantaro. La privata pensia sistemo estos efektivigita tutlande.

La intelekta kaj kultura vivo de homoj riĉiĝos. La sekureco kaj socia stabileco de la lando estos garantiataj, laŭ la raporto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree