Ĉinio celas ekonomian kreskon de ĉirkaŭ 5% en 2024
Qiujieming Publikigita: 2024-03-05 10:42:09

Ĉinio celas ekonomian kreskon de ĉirkaŭ 5 procentoj en 2024, laŭ registara laborraporto prezentita marde al la nacia leĝdona instanco de Ĉinio.

Laŭ la raporto, la lando taksas krei pli ol 12 milionojn da laborpostenoj en urbaj regionoj kaj konservi la enketitan urban ration de senlaboreco ĉirkaŭ 5,5 procentoj ĉi-jare.

Pozitiva fiska politiko kaj prudenta monpolitiko estos daŭrigitaj, kun la proporcio de deficito de malneta enlanda produkto (MEP) fiksita je 3 procentoj kaj 180 miliardoj da juanoj aldonitaj de la buĝeto de 2023.

La lando planos ĉi-jare 3,900 duilionojn da juanoj da special-celaj obligacioj por lokaj registaroj, kiuj estos eldonitaj ĉi-jare, pli ol 100 miliardojn da juanoj ol la pasinta jaro.

La raporto diris, ke Ĉinio ankaŭ elsendos superlongajn specialajn ŝtatajn depruntojn dum ĉiu el la venontaj multaj jaroj por efektivigi gravajn naciajn strategiojn kaj konstrui sekurecan kapablecon en ŝlosilaj kampoj, komencante per unu duiliono da juanoj ĉi-jare.

La raporto diris, ke la konsistenco de la makropolitika celo devus esti plibonigita.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree