Ambasadoro eksplikis ĉinajn opiniojn de homaj rajtoj en Ĝenevo
Yu Publikigita: 2024-03-05 20:16:18

Ĉina ambasadoro en Ĝenevo lunde eksplikis ĉinajn opiniojn pri progreso kaj protekto de homaj rajtoj, emfazante, ke paco kaj disvolviĝo estas ĉefaj kolonoj por antaŭenigo kaj protekto de homaj rajtoj.

Chen Xu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo kaj al aliaj internaciaj organizoj en Svisio, deklaris, ke protekto de homaj rajtoj por ĉiuj estas komuna devo de la tutmonda komunumo en la 55a sesio de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la UN.

Chen diris, ke estas oftaj krizoj kaj konfliktoj kaj daŭre eskaladiĝas regiona malkvieto en la mondo, kaj la urĝa prioritato nun estas certigi batalhalton kaj krei kondiĉojn por liveri humanitaran helpon kaj restarigi pacon en Gazao, kie la konflikto kaŭzis gravan humanecan krizon kaj mortigis multajn civilulojn.

Li akcentis, ke gravas agnoski la diversecon de mondaj civilizacioj, honori historiajn kaj kulturajn tradiciojn de diversaj landoj kaj respekti la disvolvajn vojojn elektitajn de ĉiuj landoj, precipe fronte al kreskantaj defioj kaj obstakloj. Li alvokis ŝtatojn sin deteni de trudado de propraj valoroj kaj disvolvaj modeloj al aliaj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree