Rimarkoj de Raimondo reflektas ŝian nescion pri internacia komerco
Yu Publikigita: 2024-03-05 17:21:43

"Aŭtoj nun estas kvazaŭ 'Apple-telefonoj kun radoj'. Imagu, ke estas milionoj da ĉinaj aŭtoj sur la stratoj en Usono, kiuj 'kolektas' datumojn de milionoj da usonanoj ĉiuminute en ĉiu tago kaj 'resendas' ilin al Pekino." Estas malfacile imagi, ke ĉi tiuj sensaciaj vortoj venis el la buŝo de usona ministro pri komerco Gina Raimondo.

Pro la altaj tarifoj truditaj de Usono al ĉinaj aŭtoj, malofte videblas ĉinaj novenergiaj veturiloj sur la stratoj en Usono. Tamen, en la okuloj de iuj usonaj politikistoj, kiuj timas eĉ sian propran ombron, ĉi tio ne sufiĉas. En la pasinta decembro, Usono anoncis, ke elektraj veturiloj produktitaj en Usono en 2024 ne plu estos liberaj de imposto, se al ili estas instalitaj baterioj fabrikitaj aŭ kunmetitaj en landoj inkluzive de Ĉinio. Fine de februaro de la kuranta jaro, la usona registaro anoncis, ke ĝi faros tiel nomatan "kontrolon de riskoj pri nacia sekureco" al konektitaj veturiloj fabrikitaj de Ĉinio. La ĵurnalo New York Times raportis, ke la usona registaro komencis enketon pri la tiel nomata "sekureca minaco" al la elektroveturila teknologio de Ĉinio. Krome, la usona registaro konsideras pliajn rimedojn, inkluzive de la ebleco plue plialtigi tarifojn al ĉinaj aŭtoj je 25%.

Raimondo instigas la usonan socion adopti malamikecon al elektraj veturiloj fabrikitaj de Ĉinio, kio estas influita de ekonomiaj faktoroj kaj politikaj intencoj. Ĉina aŭtofabrikanto BYD superis la usonan firmaon Tesla en vendoj de elektraj veturiloj en la kvara trimestro de la lasta jaro, prenante la unuan lokon tutmonde por la unua fojo. Ĉi tio maltrankviligis iujn en Usono. Sed ili levis la komercan bastonon anstataŭ novigi teknologion aŭ plifortigi konkurencivon. Raimondo disvastigis falsajn informojn ĝuste kun la celo krei kaj manipuli publikan opinion por lanĉi koncernajn protektismajn politikojn.

En la nuna epoko de ekonomia tutmondiĝo, libera konkurenco estas la baza regulo, kaj "interplektiteco" estas normalo strikte ligita al ekonomioj de diversaj landoj. Same kiel Apple-telefonoj ne povas esti fabrikitaj de Usono aparte, Usono ne povas disvolvi kaj kreskigi sian elektroveturilan industrion en vakuo. La praktiko de malkuplo ne nur faros aŭtojn en la usona merkato pli multekostaj, sed ankaŭ malrapidigos la transiron de la usona socio de benzinaj aŭtoj al elektraj aŭtoj. Finfine, tio damaĝos interesojn de usonaj konsumantoj kaj konkurencon de usonaj industrioj. Tial usonaj amaskomunikiloj atentigis, "rekonu la realecon! Estas preskaŭ neeble preterpasi Ĉinion nun."

Subpremi aliajn ne povas fortigi Usonon mem. S-ino Raimondo, bonvolu fari ion seriozan kaj agi kun praktikaj solvoj por plibonigi konkurencivon de la usona aŭtoindustrio, anstataŭ fabriki “sensaciajn vortojn”!

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree