Ĉefpaĝo Lucis Studio

Granda progreso estis farita post kiam Ĉinio aliĝis al MOK

Qiujieming Publikigita:2024-03-05 16:16:54

Lastatempe la Oficejo de la Usona Komerca Reprezentanto eldonis la tiel nomatan Raporton pri Ĉina Plenumado de Promeso ĉe Aliĝo al la Monda Organizo pri Komerco en 2023, negante sukcesojn rikoltitajn de Ĉinio flanke de plenumado de promeso kaj donante plurajn “nigrajn ĉapojn” al Ĉinio kun misfamigo pri la komercaj sistemo kaj politikoj de Ĉinio, kiuj alportus al tutmonda komerco grandan defion.

Kiel taksi la promesojn faritajn de Ĉinio ĉe ties aliĝo al la MOK? Usono difinis normon laŭ sia subjektiva intenco. Analizisto indikis, ke en la usona raporto oni povas vidi, ke ĝi ŝanĝis la kernan taksnormon pri la plenumado de promesoj ĉe aliĝo de Ĉinio al la MOK kiel kompletan ŝanĝon de la socialisma merkat-ekonomia sistemo kun ĉinaj trajtoj, kaj postulis, ke Ĉinio faru reĝiman reformon laŭ postuloj de Usono.

En la raporto Usono eĉ distordis justajn komercajn rimedojn de Ĉinio al “ekonomia premdevigo” kaj prenis por “memvola dekroĉiĝo” tion, ke Ĉinio alprenis rimedojn por reagi al la blokado de Usono. Evidente, ĉio estas senkrupula mensogo de Usono.

Fakte, ekde aliĝo al la MOK la ĉina doganimposto falis de 15,3% en 2001 ĝis 7,3% en 2023 ĝenerale, kaj la mezuma doganimposto de agrikulturaj produktaĵoj estis pli multe malalta ol tiu de aliaj membroj evoluantaj kaj evoluintaj. Kiel profitanto de la organizo kaj tutmondiĝo ĝenerale, Ĉinio ankaŭ kundividas siajn evolurezultojn kun la mondo. Ĉina Ambasadoro ĉe la MOK Li Chenggang diris, ke Ĉinio sekvas la multflankajn regulojn. La disvolviĝo de Ĉinio fine estos utila al Ĉinio kaj la mondo.