Ĉinio klopodos por antaŭenigi la modernigon de industria sistemo kaj disvolvi novkvalitajn produktivajn fortojn pli rapide, laŭ registara laborraporto prezentita marde dum la malferma kunveno de la dua plena sesio de la 14a Nacia Popola Kongreso.
La raporto listigis serion da taskoj koncernaj, inkluzive de plibonigo kaj novigo de industria kaj proviza ĉeno kaj la kultivado de emerĝantaj industrioj kaj estont-celaj industrioj kiel hidrogena energio, novaj materialoj, biofabrikado, komerca kosmoflugo, kvantuma teknologio kaj vivsciencoj. Noviga disvolviĝo de la cifereca ekonomio estos antaŭenigita, kun iniciato de “AI+” efektivigota.
La raporto diris, ke la lando plifirmigos kaj plifortigos sian gvidan pozicion en industrioj kiel inteligentaj nov-energiaj veturiloj.