Ĉina popolo havas kapablon por venki super ajna malfacilaĵo aŭ malhelpo
Qiujieming Publikigita: 2024-03-05 11:42:12

Sub la forta gvidado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kun kamarado Xi Jinping ĉe la kerno, ĉina popolo havas la kuraĝon, vizion kaj forton por venki super ajna malfacilaĵo aŭ malhelpo, laŭ registara laborraporto prezentita marde dum la malferma kunveno de la dua plena sesio de la 14a Nacia Popola Kongreso.

Dum la pasinta jaro, Ĉinio renkontis multajn malfacilaĵojn kaj defiojn interplektitajn. Internacie, la mondo alfrontis malfortan ekonomian renormaliĝon, plifortigantajn geopolitikajn konfliktojn, kaj altiĝantan protektismon kaj unuflankismon. Enlande, post trijara epidemio de KOVIM-19, multaj malfacilaĵoj alfrontataj de la ekonomia renormaliĝo kaj disvolviĝo de Ĉinio ankoraŭ ne estis solvitaj. Dum profundaj kaj delongaj demandoj iĝis pli evidentaj, multaj novaj problemoj aperis.

La raporto ankaŭ notis multajn malfacilaĵojn kaj defiojn, kiujn la lando alfrontas. Ekzemple, la fundamento por la daŭra ekonomia renormaliĝo kaj kresko de Ĉinio ne estas sufiĉe solida, kaj ankoraŭ mankas efika postulo. Iuj malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj alfrontas malfacilaĵojn en funkciado. La lando estas konfrontita kun kaj premo sur ĝenerala laborposteno kaj strukturaj problemoj pri dungado. Kelkaj baznivelaj registaroj alfrontas fiskajn malfacilaĵojn.

Estas ankaŭ loko por plibonigo en la laboro de la registaro. Sencelaj formalismo kaj burokratismo ankoraŭ estas akraj. Al kelkaj oficistoj mankas labora entuziasmo. Ili evitas respondecojn, kaj faras sian laboron en simpla maniero. Korupto restas kiel ofta problemo en iuj sektoroj, laŭ la raporto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree