Marte malfermiĝos la jara politika solena kunveno de Ĉinio, la plena sesio de la Nacia Popola Kongreso (NPK). Kian rilaton la sesio havas kun ni ordinaruloj? Hodiaŭ ni kune trovu respondon de tiu demando.
Nun en Ĉinio diversnivelaj lokaj komitatoj de la NPK
establis pli ol 220 mil deputitajn kontaktejojn
kaj deputitajn familiojn, kiuj servas vizaĝ-al-vizaĝe al
la popolanoj kaj kovras urbetojn kaj vilaĝojn.
Samtempe Ĉinio establis pli ol 5 500
bazajn leĝdonajn kontaktejojn por rekte
transsendi la voĉon de la popolo al
la plej supera nacia leĝdona organo
kaj fine enskribi ĝin en leĝojn.
Ekzemple fremdlandano en distrikto Changning
de Ŝanhajo vizitis kelkajn fremdlandajn loĝantojn
en la distrikto por kolekti iliajn opiniojn pri
individua imposto de fremdlandanoj
kaj prezentis proponon ĉirilatan al
la baza leĝdona kontaktejo de la strato Hongqiao.
Revizio de artikoloj pri individua imposto de
fremdlandanoj de la Amendo de Individua Imposto
de ĈPR havas lian meriton.
Cetere multaj aliaj surretaj kanaloj estas establitaj
por prezenti la popolan voĉon,
inkluzive de “nuba akceptejo”,
kie deputitoj per rekta elsendo reagas kun retanoj
kaj respondas demandojn.
“Interreta familio de deputitoj” kolektas
popolajn opiniojn surrete, tiuj rimedoj
liveras tute novan platformon por kontaktoj
inter deputitoj kaj voĉdonantoj.
Tiuj kiujn ni parolis estas nur miniaturo de realigo
de plenproceza demokratio en Ĉinio.
En malsamaj landoj, dum malsamaj disvolvaj periodoj,
estas malsamaj la formoj kaj vojoj de popola demokratio,
bv. lasu viajn komentojn pri viaj rakontoj al ni!