Ĉina ministro pri financo diris merkrede, ke Ĉinio konvene pliigos la intensecon de la aktiva fiska politiko.
“Ĉinio plu efektivigos aktivan fiskan politikon kaj prudentan monpolitikon ĉi-jare, kaj plibonigos la kvaliton kaj efikecon de sia fiska politiko,” ministro pri financo Lan Fo'an diris en gazetara konferenco okazigita flanke de la iranta sesio de la nacia leĝdona instanco.