Oportunoj de Ĉinio ne devas esti preterpasitaj
Yu Publikigita: 2024-03-06 14:42:49

"Post aŭskulto de la laborraporto de la ĉina registaro al ĉi-jara sesio de la Nacia Popola Kongreso, ni havas pli fortan fidon pri plua investado kaj vastigo de komerco en Ĉinio,” diris Tang Xiaodong, ĝenerala direktoro de la germana firmao Karcher por plia Ĉinio, al raportistoj la 5an de marto.

En tiu tago, la registara laborraporto de 2024 prezentita por ekzameno de la Nacia Popola Kongreso, la plej alta aŭtoritato de Ĉinio, altiris la atenton de la tuta mondo. Multaj internaciaj investantoj ekhavis pli klaran komprenon pri la celoj kaj vojmapo por la ekonomia disvolviĝo de Ĉinio en 2024, kaj ankaŭ multnaciaj korporacioj kiel Karcher sentis informojn de Ĉinio kiel oportuno.

Nun, al la monda ekonomia kresko mankas kineta energio, kaj multaj internaciaj institucioj atendas tutmondan kreskon de malpli ol 3% ĉi-jare. Ĉinio fiksis la celon de ekonomia kresko je ĉirkaŭ 5% por ĉi tiu jaro, egale al la nivelo de la pasinta jaro, kio konformas al eksteraj atendoj kaj ankaŭ alportas pozitivajn signalojn al la mondo.

Multaj fremdlandaj amaskomunikiloj opinias, ke la starigo de ĉi tiu ekonomia celo helpos al Ĉinio atingi fundamentan modernigon antaŭ 2035. Analizistoj atentigas, ke en 2023, la malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis je 5,2% kompare kun la antaŭa jaro, evidente pli rapide ol la usona kresko de 2,5%, la eŭrozona kresko de 0,5% kaj la japana kresko de 1,9%. En la lastaj jaroj, la ekonomia kresko de evoluintaj landoj estis ĉirkaŭ 2% ĝis 3%, dum Ĉinio fiksis la celon de ekonomia kresko je ĉirkaŭ 5%, kio reflektas la rezolutecon kaj klopodojn de Ĉinio por la monda ekonomio renormaligo.

Malfermo estas alia ŝlosila informo perceptita de la ekstera mondo el la laborraporto de la ĉina registaro. Ĉinio malstreĉos la merkatan aliron de servaj industrioj kiel telekomuniko kaj sanzorgo, grandigos la katalogon de industrioj por ekstera investado, kaj fokusiĝos al efektivigo de la ok agadoj por altkvalita kunkonstruadn de la Zono kaj Vojo. La raporto listigas kelkajn rimedojn por vastigi malfermon, kio pliigas la fidon de multnaciaj entreprenoj.

 

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree