La dua sesio de la 14a Nacia Popola Kongreso okazigas gazetaran konferencon en la hotelo Media Centro en Pekino merkrede, raportante al enlandaj kaj eksterlandaj amaskomunikiloj pri aferoj koncernaj al disvolvado kaj reformado, financo kaj buĝeto, komerco kaj valorpapero.
Zheng Shanjie, prezidanto de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, diris, ke ĉi-jara celo de ĉirkaŭ 5% por la ekonomia kresko de Ĉinio konformas al la jaraj postuloj de la 14a Kvinjara Plano, kaj ĝenerale kongruas kun la potencialo de ekonomia kresko. Ĝi estas science pruvita kaj atingebla per grandaj klopodoj.