Plano de Filipinoj pri Suda Ĉina Maro estas kondamnita al malsukceso
Yu Publikigita: 2024-03-07 15:20:05

Filipinoj rompis sian propran promeson marde kaj intence sendis du marpolicajn ŝipojn kaj du transportan kaj provizadan ŝipojn por entrudiĝi en maron de la rifo Ren'ai de la ĉina insularo Nansha kaj liveri konstruajn materialojn al la kontraŭleĝa militŝipo “sidiĝanta” sur la strando. La Ĉina Marborda Gvardio prenis necesajn kontrolajn rimedojn laŭ la leĝo. Dum ĉi tiu tempo, la filipina marpolica ŝipo numero 4407 ignoris la ripetajn avertojn de la ĉina flanko kaj intence koliziis kun ŝipo numero 21555 de la Ĉina Marborda Gvardio, kio kaŭzis negravan damaĝon.

Ĉi tiu incidento malkaŝis la planon de Filipinoj pri la Suda Ĉina Maro kaj montris almenaŭ tri intencojn.

Unue, Filipinoj deziris kritiki la ĉinan flankon per fabrikita misinformo. Por konfuzi la internacian komunumon, ili distordis la legitimajn kaj raciajn agojn de Ĉinio por protekto de rajtoj kiel "perfortan forpelon" kaj "persekutadon de la filipinaj fiŝkaptistoj" kaj prezentis sin kiel viktimon.

Due, la filipina parlamento adoptis la "leĝprojekton de la mara regiono". Farante tion, ili intencis firmigi la kontraŭleĝan juĝon de la arbitracia proceso pri la Suda Ĉina Maro en formo de enlanda leĝdono.

Trie, la filipina flanko formis klikojn por inspiri kuraĝon al si mem. Altrangaj usonaj oficialuloj asertis, ke Filipinoj ricevos sekurecan protekton laŭ la "Traktato pri reciproka defendo inter Usono kaj Filipinoj". Fakte, ĉi tio estas logaĵo por uzi Filipinojn kiel peonon sur ŝaktabulo en la batalo kontraŭ Ĉinio kaj subfosi la rilatojn de Ĉinio kun najbaraj landoj. La filipina gvidanto decidis sekvi Usonon el konsideroj de enlanda politiko sen zorgo pri naciaj interesoj.

Nun, Ĉinio kaj membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj antaŭenigas la ellaboron de la Kodo de Konduto en la Suda Ĉina Maro kaj jam atingis konsiderindajn rezultojn, kun paco kaj kunlaboro kiel la komuna voĉo de la regionaj landoj. La filipina flanko devas trankviliĝi kaj aŭskulti la voĉojn de diversaj partioj, inkluzive de la najbaraj landoj.

Filipinoj devas pli konscii, ke Usono ne estas malegoisma internaciisto, kaj ĝia azi-pacifika politiko servas al usona hegemonio. Sur la strategia ŝaktabulo de Usono, Filipinoj prenis la iniciaton svingi la flagon kaj krii, kvazaŭ investante en senespera vetludo. La lecionoj de historio indikas, ke ŝakpeco fine estos forĵetita.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree