Ĉinio plu parolos por justeco kaj antaŭenigos kungajnan kunlaboron
Yu Publikigita: 2024-03-07 15:55:33

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris ĵaŭde, ke Ĉinio plenumos sian promeson subteni justecon kaj antaŭenigi kungajnan kunlaboron.

Wang diris en gazetara konferenco flanke de la dua sesio de la 14a Nacia Popola Kongreso, ke en 2024, Ĉinio sekvos plu sendependan eksteran politikon de paco kaj firme gardos sian nacian suverenecon kaj dignon.

Retrorigardante la diplomatian laboron de Ĉinio en 2023, Wang diris, ke la lando faris paŝojn por akceli internacian solidarecon kaj kunlaboron, liveris solvojn al diversaj krizoj kaj defioj kaj kontribuis al paco kaj disvolviĝo de la mondo, malfermante nova situacion en la diplomatia teorio kaj praktiko de Ĉinio.

Wang diris, ke Ĉinio konservos stabilajn rilatojn kun ĉefaj potencoj, kunigos manojn kun siaj najbaraj landoj por progreso kaj strebos al revigligo kun la Tutmonda Sudo, kaj ke la lando praktikos veran multflankismon kaj antaŭenigos demokration en internaciaj rilatoj. Li aldonis, ke Ĉinio strebos liveri pli da ĉinaj solvoj al regionaj kaj tutmondaj demandoj, kreante novajn ŝancojn al la mondo per sia propra disvolviĝo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree