Wang Yi: Diplomatio de Ĉinio liveras ĉinajn solvojn por mondo
Qiujieming Publikigita: 2024-03-07 11:06:07

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris, ke fronte al la kompleksa kaj ŝanceliĝanta internacia medio, Ĉinio firme estos forto por paco, stabileco kaj progreso en la mondo.

Wang, ankaŭ la membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn dum la gazetara konferenco pri diplomatio en la hotelo Media Centro en Pekino ĵaŭde matene.

Wang diris, ke la jaro 2023 estas pionira jaro por la diplomatio de Ĉinio, kaj ĝi estas ankaŭ jaro de rikolto. Sub la forta gvidado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kun kamarado Xi Jinping ĉe la kerno, la diplomatio de Ĉinio profunde efektivigas la spiriton de la 20a Nacia Kongreso de la Partio, faras ĉinajn agojn por antaŭenigi internaciajn solidarecon kaj kunlaboron, liveras ĉinajn solvojn por trakti diversajn krizojn kaj defiojn, faras la kontribuon de Ĉinio por antaŭenigi mondajn pacon kaj disvolviĝon, kaj malfermas novan horizonton de ĉina diplomatia teorio kaj praktiko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree