Wang Yi urĝas fruan intertraktadon pri ukraina krizo
Qiujieming Publikigita: 2024-03-07 11:45:59

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĵaŭde diris, ke ĉiuj konfliktoj devas finiĝi ĉe la intertrakta tablo kaj ju pli frue komenciĝos la intertraktado, des pli frue alvenos la paco.

“Ĉiuj niaj klopodoj montras unu celon, tio estas, pavimi la vojon por ĉesigi la konflikton kaj komenci pacan intertraktadon,” Wang diris en gazetara konferenco okazigita flanke de la iranta sesio de la nacia leĝdona instanco.

Li diris, ke Ĉinio subtenas okazigon ĝustatempe de internacia paca konferenco, kiu estas agnoskita de kaj Rusio kaj Ukrainio kaj certigas egalan partoprenon de ĉiuj partioj kaj justajn diskutojn pri ĉiuj pacaj planoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree