Kiel vi komprenu ekonomian kreskon de Ĉinio?
Qiujieming Publikigita: 2024-03-07 17:08:58

Post kiam Ĉinio fariĝis la dua plej granda ekonomio de la mondo, la proporcio de la malneta enlanda produkto (MEP) de Ĉinio al tiu de Usono ĉiam estas en la temo de ĝenerala intereso.

En 2023, ĉi tiu proporcio malgrandiĝis. Vidante ĉi tiun ŝanĝon kombinatan kun la usona blokado kaj subpremo kontraŭ Ĉinio en la altteknologia kampo en la lastaj jaroj, multaj homoj havas la demandon, ĉu la ĉina ekonomio komencos dekadenci sub ĉi tiu premo.

Ĉu tio estas la fakto?

Ni unue revenu al la nombro mem. La kalkulo de totala MEP inkluzivas faktorojn kiel prezojn kaj kurzojn. Dum la pasintaj tri jaroj, Usono adoptis radikalajn fiskajn kaj monajn politikojn, kiuj kaŭzis altan inflacion kaj evidentan kreskon de la nominala MEP de Usono.

Krom prezoj, kiam oni komparas totalan ekonomian kvanton, necesas ankaŭ konsideri la kurzon. Por kompari la totalajn ekonomiajn kvantojn de Ĉinio kaj Usono, la MEP de Ĉinio en juanoj devas esti konvertita al usonaj dolaroj.

De marto de 2022 ĝis julio de 2023, la Usona Federacia Rezervo jam plialtigis interezprocentojn por 11 sinsekvaj fojoj, kaj la totala altigo atingis 525 bazpunktojn.

Leviĝo de interezoprocentoj kutime kaŭzas netajn enfluojn de internacia kapitalo, pligrandigante la kurzon de la usona dolaro.

La teorio mallaŭdanta la ekonomion de Ĉinio per unuopa datumo estas facile refutita.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree