Germana mediato: Mensogoj de “deviga laboro” pli eble damaĝas Xinjiang-anojn ol helpi ilin
Qiujieming Publikigita: 2024-03-08 17:15:37

La retejo Germana Eksterlanda Politiko citis raporton de Björn Alpermann, ĉinologo de universitato Würzburg, la 22an de februaro, dirante, ke al la akuzoj de tiel nomata “deviga laboro” mankas nerefuteblaj pruvoj, kaj ke entreprenoj koncernaj al Xinjiang ne devas esti respondecigitaj haste.

La raporto diris, ke Alpermann kaj aliaj esploris akuzojn, ke ujguroj estis submetitaj al tiel nomata grandskala “deviga laboro” en Xinjiang. La konkludo de ilia esprolo estas, “Al rekta devigo aŭ eĉ ‘sklavigo’ mankas nerefuteblaj pruvoj”. Xinjiang havas “planon de redukto de malriĉeco”, en kiu ujguroj estos “mobilizitaj” por labori en industrio aŭ servoj. Fakte, ankaŭ en Germanio, longdaŭraj senlaboruloj povas esti “postulataj” labori. Alpermann eksplicite avertis, “entreprenoj koncernaj al Xinjiang ne devas esti respondecigitaj haste”, kaj eĉ “malpermesoj ne devas esti efektivigitaj en la tuta (Xinjiang-a) regiono.” Li diris, “Mi pensas, ke ĉi tio estas tro kaj pli eble damaĝos la homojn vivantajn tie ol helpi ilin.”

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree