Ĉinio liveros pli da oportunoj al alilandaj investantoj
Yu Publikigita: 2024-03-08 20:57:34

"Plivastigo de altnivela malfermo de Ĉinio al la ekstera mondo kaj kreado de stabila, travidebla kaj antaŭvidebla politika medio tre inspiras nin." Dum la jaraj sesioj de la Nacia Popola Kongreso kaj la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, Song Weiqun, tutmonda vicprezidanto de la usona firmao Johnson & Johnson kaj prezidanto pri Ĉinio, esprimis siajn atendojn al raportistoj. Laŭ li, la signaloj senditaj de la du sesioj inspiros fremdlandajn entreprenojn en Ĉinio, inkluzive de Johnson & Johnson, kapti novajn oportunojn kaj atingi novan disvolviĝon.

Laŭ datumoj de la Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolviĝo, se la faktoro de rapida kresko de investo-transiĝaj cellokoj estas deprenita, tutmonda eksterlanda rekta investo malkresis je 18% en 2023. Tial diversaj landoj pliigas siajn klopodojn por altiri investon. Kiel Ĉinio altiras kaj uzas eksteran investon? Kiel ĝi plivastigos malfermon? Ĉi-jare la laborraporto de la ĉina registaro donas la respondojn per serio de operacioj.

Analizoj opinias, ke personara fluado estas kerna por altiri eksteran investon, tamen tio postulas la komunajn klopodojn de diversaj registaraj fakoj por optimumigi procezojn. Wang Hao, prezidanto de la germana firmao Siemens-Medicino por plia Ĉinio, diris al raportistoj, ke Ĉinio aktive kreas unuaklasan komercan medion, kio plifortigas la konfidon de ekstera investo en Ĉinio.

La raporto ankaŭ proponas plue redukti la negativan liston por aliro de ekstera investo, komplete nuligi limigojn al aliro de ekstera investo en la fabrikada industrio kaj malstreĉi merkataliron de servaj industrioj kiel telekomunikado kaj sanzorgo. Jean-Christophe Pointeau, prezidanto de la firmao Pfizer pri Ĉinio kaj vicprezidanto de la Asocio de Fremdlandaj Entreprenoj en Ĉinio, diris al raportistoj, ke ĉi tiuj rimedoj montras la rezolutecon de Ĉinio plivastigi sian malfermon, aldonante fortan impulson al la multaj fremdlandaj entreprenoj en Ĉinio kaj profitigante la mondon.

Ekstera investo estas grava forto en la moderniga konstruado de Ĉinio. La plej novaj oficialaj datumoj de Ĉinio montras, ke en januaro de ĉi tiu jaro, la kvanto de efektive uzata ekstera investo en Ĉinio kalkuliĝis al 112,71 miliardoj da juanoj, kreskante je 20,4% kompare kun la antaŭa monato; 4 588 fremdlandaj entreprenoj estis nove establitaj en Ĉinio, pliiĝante je 74,4% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. Kial la ĉina merkato ankoraŭ estas preferata de ekstera investo malgraŭ la nuna tutmonda malkresko en eksterlanda investo?

Laŭ oficialaj statistikoj de Ĉinio, en la lastaj jaroj, la profito de eksterlanda rekta investo en Ĉinio atingis ĉirkaŭ 9%, tio estas relative alta nivelo internacie. Oni povas facile trovi, ke elekti Ĉinion rezultigis konsiderindan rekompencon por ekstera investo, kaj ĝuste pro tio ili konservas grandan entuziasmon pri investo en Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree