Opinisondo de CGTN: Pli ol 80% tutmondaj respondantoj aprezas eksterajn politikojn de Ĉinio
Qiujieming Publikigita: 2024-03-08 14:46:58

Laŭ opinisondo publikigita de CGTN kaj Renmin-Universitato de Ĉinio per la Nov-Epoka Instituto pri Internacia Komunikado al tutmondaj respondantoj, 83,5 procentoj de respondantoj aprezis la sendependajn kaj pacajn diplomatiajn politikojn de Ĉinio, opiniante, ke ĝi helpos antaŭenigi la pli justan kaj racian internacian ordon. La opinisondo estis farita kun 31,980 respondantoj tutmonde. Ili venis de ambaŭ evoluintaj landoj kiel Usono, Germanio, Francio kaj Japanio, kaj evoluantaj landoj kiel Meksiko, Tajlando kaj Niĝerio.

Laŭ la opinisondo, 91,1 procentoj de respondantoj alte taksis la riĉajn atingojn de la Zono kaj Vojo dum la pasinta jardeko, kaj kredas, ke ĝi fariĝis “disvolva zono” kaj “vojo al feliĉo” por la mondo. 82,5 procentoj de la respondantoj opinias, ke la koncepto de komunumo kun komuna estonteco de la homaro aldonis longtempan impulson por konstrui pli bonan estontecon kaj montris la ĝustan vojon por la homo. 84,5 procentoj de la respondantoj konsentis kun la centra koncepto de la Tutmonda Disvolva Iniciato, opiniante, ke disvolviĝo estas la solvo de tutmondaj problemoj kaj la realigo de homa feliĉo. 85,6 procentoj de la respondantoj opinias, ke sekureco estas antaŭkondiĉo por disvolviĝo kaj ke ĉiuj landoj devas kune labori por konstrui ekvilibran, efikan kaj daŭrigeblan sekurecan kadron.

Laŭ la opinisondo, 86 procentoj de tutmondaj respondantoj opinias, ke konservi la sanan kaj stabilan disvolviĝon de ĉina-usonaj rilatoj postulas pragmatajn agojn por efektivigi la konsenton. 91,2 procentoj de respondantoj opinias, ke ĉina-usonaj rilatoj devas esti bazitaj sur reciproka respekto kaj egala traktado. Ambaŭ flankoj respektu reciproke la kernajn interesojn kaj gravajn zorgojn. 92 procentoj de respondantoj opinias, ke ĉina-usonaj rilatoj ne estas nul-suma ludo, kaj ke ĉiu ago por provi ŝanĝi kaj reteni la alian flankon estas nereala. 83,2 procentoj de respondantoj urĝas Usonon objektive rekoni la strategiajn intencojn de Ĉinio kaj racie taksi la disvolviĝon de Ĉinio.

Krome, 76,2 procentoj de tutmondaj respondantoj konsentas, ke la eksteraj politikoj de Ĉinio efike protektas la naciajn interesojn de Ĉinio. 65,3 procentoj de respondantoj opinias, ke aktiva partopreno de Ĉinio en tutmonda regado alportas certecon kaj stabilecon al la internacia komunumo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree