Gazetara konferenco sendis al mondo klaran signalon
Yu Publikigita: 2024-03-08 15:32:30

Kiel Ĉinio rigardas la mondon? Kiel ĝi interagas kun la mondo? Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, ĵaŭde respondis 21 demandojn de ĉinaj kaj alilandaj ĵurnalistoj en gazetara konferenco okazigita flanke de la du politikaj sesioj, pri diversaj temoj kiel rilatoj inter grandaj landoj, regionaj tiklaj demandoj kaj tutmonda regado. Li interpretis la demandojn, klare esprimis tion, kion Ĉinio subtenas aŭ oponas, por ke la ekstera mondo pli bone komprenu la pozicion kaj respondecon de Ĉinio. La ekstera mondo ricevis klaran signalon, ke Ĉinio donas pli da certeco al la mondo per sia propra stabileco.

"Ĉinio firme estos forto por paco, stabileco kaj progreso en la mondo." Multaj alilandaj amaskomunikiloj rigardas la rimarkojn de Wang kiel diplomatian deklaron de Ĉinio. Ĉi tiuj estas ankaŭ la tri dimensioj de Ĉinio, kiu alportas stabilecon al la mondo.

En la gazetara konferenco, la ĉina flanko prezentis solvon al tiklaj demandoj kun ĉinaj trajtoj, kiu estas ne-interveno en alies internajn aferojn, persistado en politika solvado, objektiveco kaj justeco, kaj traktado de la radika kaŭzo kaj simptomoj de demandoj. Ĉi tio estas la sperto, kiun Ĉinio resumis el la praktiko, kaj ankaŭ enhavas tradician ĉinan saĝon. La brita ĵurnalo The Guardian raportis, ke la klopodoj de Ĉinio por solvado de la ukraina krizo "estigis kreeman pensadon pri manieroj fini la militon."

Kian internacian ordon homoj vere bezonas? La respondo de Ĉinio estas: egala kaj orda mondo kun multpolareco kaj inkluziva ekonomia tutmondiĝo. Ĉi tio estas solvo al tutmonda regado, rekomendita de la ĉina flanko, kiu kongruas kun la disvolva tendenco de la epoko kaj reflektas la komunan aspiron de la "Tutmonda Sudo". Surbaze de ĉi tiu solvo, ne devas esti, ke iuj landoj estas sur la manĝotablo, kaj iuj nur povas esti sur la menuo, anstataŭe ĉiuj landoj devas agi konforme al la internacia sistemo kun la Unuiĝintaj Nacioj ĉe la kerno, grandigi kaj dividi la kukon de ekonomia disvolviĝo, atingante komunan disvolviĝon kaj prosperon.

La tri ĉefaj iniciatoj proponitaj de Ĉinio estis vaste rekonitaj de la internacia komunumo. Ĉiuj klopodoj de Ĉinio, inkluzive de antaŭenigo de la grandigo de BRICS-landoj en 2023 kaj la gastigo de la nova Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro en 2024, faris la "Tutmondan Sudon" gravega forto en transformiĝo de la internacia ordo, alportante al la tutmonda regado novan atmosferon.

Fari la mondon pli bona estas la deziro kaj respondeco de Ĉinio. La mondo eniris novan periodon de malkvieto kaj transformiĝo, kaj landoj pli perceptas la gravecon konstrui la homan komunumon kun komuna estonteco kaj konscias, ke por la mondo estas nemankigebla la rolo de Ĉinio kiel stabiligilo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree