La ĉina ministro pri edukado Huai Jinpeng, ministro pri homaj resursoj kaj socia sekureco Wang Xiaoping, ministro pri loĝigo kaj urb-kampara disvolvado Ni Hong, kaj estro de la Nacia Administracio pri Regado kaj Prevento de Malsanoj Wang Hesheng ĉeestis la gazetaran konferencon pri popola vivteno dum la dua sesio de la 14a Nacia Popola Kongreso (NPK) sabate posttagmeze en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio. La ministroj respondis demandojn de ĉinaj kaj eksterlandaj raportistoj pri koncernaj aferoj.